La Malnova Balancilo

Kajto

Balanciĝas kvinjaraĝa etulino.
Ŝi loĝas for ĉe alia stratofino.
Ŝi ofte nudpiede ĉi tien venas
Por revi, kiam vivo splenas.
Ŝian brunan jutan robon jam eluzis
Du fratinoj, kiuj ankaŭ sin amuzis
Per la balancilo por promenvetur'
De la tero al la ĉielo: grandplezur'!


Ĉe la dorso de la knabino sidas frato.
Dum li ludas, ne turmentas lin malsato.
Li firme ĉirkaŭbrake talion tenas
De la fratino kaj nuntempe li serenas.
Fermas la okulojn tiu bubo;
Supren kaj malsupren fidas li sen dubo,
Kaj plengorĝe ridas, homnatur'!
De la ĉielo al la tero: grandplezur'!

Refreno:
De la ĉielo al la tero
De la ĉielo al la tero
De la ĉielo al la tero
De la ĉielo al la tero
grandplezur'!

De la baskulo sur la fronta ekstremaĵo
Sidas knabo kun eleganta vestaĵo,
Proksimume dekjaraĝa; li kunĝuas.
Ja riproĉojn li meritos, ĉar malfruas.
Li ne rajtas tiun lokon frekventi.
Pro ŝirita jako devos li plu penti.
Sed nun gravas nek veluro, nek futuro.
De la tero al la ĉielo: grandplezur'!

Tri infanoj kune nun feliĉas.
Per animo hela, ĝoja ili riĉas.
Kaj se vi alvokas, vin ili ne aŭdas;
Fajfis eĉ trifoje trajno, kiu laŭdas.
Sed momente ili ne plu apartenas
Al la plenkreskula mondo, kiu svenas.
Sune ili helas meze de la obskur'.
De la ĉielo al la tero: grandplezur'!

Refreno (2-foje)
… grandplezur'!


Posts relacionados

Ver mais no Blog


Mais músicas de Kajto

Ver todas as músicas de Kajto