De tagoj strikta vico
Instruas nin atendi
Nur foje oni licas
Someron mendi
Nur foje jaro povas
Por mi donaci feston
Kaj mara vento blovas
En fenestron
Kutima estas ĉio
Kaj kuras mi laŭ rondo
Sed en memoro mia
Sed en memoro mia
Sed en memoro vivas
Somera mondo
Okazos nepre l' festo
Mi vin ekvidos ĝuste
Malmultaj tagoj restas
Ĝis aŭgusto
Composição: Ĵomart Amzeyev