Kiam finiĝas tempoj varmaj
Kiam la lastaj folioj ektremos
Ni iomete iĝu arboj
Fleksiblaj, belaj, toleremaj

Kaj se ne volas ĉesi ŝtormo
Ŝiranta koron malkviete
Ekdormu kara, vi ekdormu
Ni iĝu arboj iomete

Kaj post vekiĝ’, mi estas certa
Subite vi ekvidos, kara
Ke vivas ni ne en dezerto
Sed en arbaro

Kiam finiĝas tempoj varmaj
Kiam la lastaj folioj ektremos
Ni iomete iĝu arboj
Fleksiblaj, belaj, toleremaj
Fortaj, harmoniaj, senperfidaj
Senlimaj, senreligiaj
senregistaraj, senprezidentaj
Senarmilaj kaj senmilitaj
Liberaj kaj pacaj

Composição: Ĵomart Amzeyev / Marina Korotj